Pribina
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pribina (ĉ. 800-861) estis slava princo kiu kristaniĝis kaj konstruigis la unuan kristanan preĝejon en slava teritorio en Orienta Eŭropo, en loko, kiu supozeble estis la nuna Nitro en 827, aŭ temas almenaŭ pri la unua slava preĝejo, kies ekzisto estas dokumentita. Li estis princo de duklando Nitro ĝis la jaro 833 kaj poste duko de Malsupra Panonio, kiu troviĝas en la teritorio de la nuntempa Hungario.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Pribina | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 800 (0800-01-01) en Nitro | |
Morto | 21-an de marto 860 (0860-03-21) (60-jaraĝa) | |
Mortis per | mortis en batalo vd | |
Ŝtataneco | Carneola vd | |
Familio | ||
Infanoj | Kocelj vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
La princo Pribina estis la unua konata reganto de slovakoj kaj tial antaŭ ekuzo de eŭro li aperis en slovaka monbileto de 20 kronoj kaj lia statuo troviĝas en la kastelo de Nitro.