Preĝejo Notre-Dame de Raincy
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 'Preĝejo Notre-Dame de Raincy (Nia Sinjorino) estas moderna preĝejo konstruita en 1922-1923 de la francaj arkitektoj Auguste kaj Gustave Perret, sur la teritorio de la komunumo Raincy, en la departemento Seine-Saint-Denis, proksime de Parizo. Ĝi estas konsiderata simbola monumento de la moderna arkitekturo, kaj ŝuldas famon al la fakto ke temas pri la unua preĝejo konstruita el ŝtalbetono en Francio. Pro tio ĝi estis klasita kiel historia monumento fare de dekreto de 29-a de junio 1966. Ĝi ricevas ofte la kromnomon de la « Sankta Kapelo de la ŝtalbetono ».