Pratt & Whitney
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pratt & Whitney (P&W) estas Usona kompanio, kiu estas ĉefa fabrikanto de aviadilaj motoroj. Motoroj de Pratt & Whitney estas ofte uzataj en civila kaj milita aviadoj. Pratt & Whitney estas membro-kompanio de komuna entrepreno, International Aero Engines (IAE).
Rapidaj faktoj negoco vd, Lando ...
Pratt & Whitney | ||
---|---|---|
Pratt & Whitney | ||
negoco vd | ||
Dum | 1925 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Filio | |
Fondintoj | Frederick Rentschler vd | |
Sidejo | East Hartford, Konektikuto, Usono | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | Robert Leduc, Prezidanto | |
Dungitoj | 31,500 (2014) | |
Agokampo | aviadila motoro | |
jetmotoro | ||
Posedata de | RTX vd | |
filiaj kompanioj | Pratt & Whitney Canada vd | |
Posedataj kompanioj | Pratt & Whitney Canada vd | |
TTT | www | |
Fermi
Kune kun General Electric (GE) kaj Rolls Royce (RR), Pratt & Whitney estas influa motorfabrikanto en la mondo. Nuntempe Pratt & Whitney havas fabrikojn en Columbus, Middletown, Dallas, West Palm Beach (Florido), North Berwick (Maine), kaj Bridgeport (Okcidenta Virginio). La aviadilaj fabrikantoj kiel Boeing, Airbus kaj aliaj kompanioj uzas motorojn de Pratt & Whitney.