Prahispanaj lingvoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La prahispanaj lingvoj aŭ praiberiaj lingvoj estis la lingvoj de la antaŭromiaj loĝantaroj de la ibera duoninsulo, ekskludante lingvojn de fremdaj kolonioj, kiel la greka en Emporion kaj fenica en Qart Hadast. Post la Romia konkero de Hispanio la prahispanaj lingvoj, kun la escepto de la Protovaska, estis anstataŭigitaj de latino, la prapatro de la modernaj iberaj latinidaj lingvoj.