Portugallingva Vikipedio
portugallingva versio de la reta enciklopedio Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La portugallingva Vikipedio (portugale: "Wikipédia em português" aŭ "Wikipédia lusófona") estas la eldono de Vikipedio en la portugala lingvo.
Portugallingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | pt.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | portugala |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 21-a de majo 2024 | |
Artikolnombro | 1 125 263 |
Profundeco | 196.5 |
Paĝoj | 5 699 038 |
Redaktoj | 67 794 925 |
Uzantoj | 3 074 979 |
Aktivaj uzantoj | 8 116 |
Administrantoj | 51 |
Dosieroj | 62 199 |
Laŭ la disdivido de portugallingvanoj en la mondo, la plejparto el portugallingvaj vikipediistoj loĝas en la sudamerika lando Brazilo kaj la eŭropa lando Portugalio, sed la projekto ankaŭ havas signifan kvanton da kunlaborantoj en la aliaj oficiale portugalparolantaj landoj kaj teritorioj, do Angolo, Kabo-Verdo, Ekvatora Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Mozambiko, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Orienta Timoro. El aliaj landoj, aparte elstaras verkantoj (aparte portugalaj elmigrintoj) en Nederlando. En septembro 2006, la vikipedia branĉo havis 61,3 procentaĵojn da kunlaborantoj el Brazilo, 17,7 procentaĵojn el Portugalio, 11,1 procentaĵojn el Nederlando kaj 9,9 procentaĵojn el ĉiuj aliaj ŝtatoj sume.
La 21-an de majo 2024 ĝi enhavas 1 125 263 artikolojn.