Pola Aerarmeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pola Aer-Armeo (pole Siły Powietrzne, mallongigita SP) estas unu el kvin militaraj branĉoj de la Armitaj fortoj de Pollando, krom Pola Terarmeo, Pola Mararmeo]], Pola Speciala Armeo kaj Teritoria Defendarmeo. Ilia ĉefa tasko estas operacoj celantaj akiron de supereco en aero kaj apogo de taĉmentoj de aliaj branĉoj. Konsistigas ilin Aviada Armeo, Kontraŭaviada Defend-Armeo kaj Radioteknika Armeo.
Pola Aerarmeo | ||
---|---|---|
aerarmeo | ||
Komenco | 1918 vd | |
Antaŭe | Polish Air Force (1918-1939) vd | |
Lando(j) | Pollando vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Antaŭulo de Pola Aer-Armeo estis aviado de Pola Armeo en Francio (Blua Armeo) dum la unua mondmilito. Ĝis la 1-a de julio 2004 Pola Aer-Armeo estis nomata Aviada kaj Aer-Defenda Armeo (Wojska Lotnicze i Obrony Powietrznej, WLOP), kiu laŭvice kreiĝis la 1-an de julio 1990 pere de kunligo de du branĉoj de armitaj fortoj: Aviada Armeo (Wojska Lotnicze) kaj Armeo de Landa Aer-Defendo (Wojska Obrony Powietrznej Kraju).