Pluvmarĉo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pluvmarĉo altmarĉo aŭ ombrotrofa marĉo estas nutraĵmalriĉa, acida kaj malseka habitato kun flaŭro kaj faŭno, kiuj estas adaptitaj al tiuj ekstremaj kondiĉoj. Pluvmarĉoj male al malaltmarĉo ricevas akvon kaj mineralajn salojn ekskluzive de precipitaĵo (ombrotrofio). Ili estas specialaj hidrologiaj, ekologiaj kaj biogenezaj marĉotipoj, kie dum jarcentoj ĝis jarmiloj la kreskado de sfagnoj kiel torfformantoj ludas gravan rolon.
Pluvmarĉoj estas tre endanĝerigitaj pro la ekspluatado de torfo kaj enigado de mineralsaloj el la ĉirkaŭo (agrikulturo, industrio). Vivantaj kaj ankoraŭ kreskantaj pluvmarĉoj minimume en meza kaj okcidenta Eŭropo apenaŭ ekzistas. La lastaj grandaj pluvmarccaj regionoj ekzistas en okcidenta Siberio kaj Kanado.