Plano estas urbego en Usono, en subŝtatoTeksaso. Lokata ĉefe en la kantono de Collin, ĝi estas riĉa norda suburbo de Dallas (Teksaso). La loĝantaro estis 222030 en la Usona popolnombrado de 2000, do ĝi estis la naŭa plejgranda urbo en Teksaso. Plano estas en la Dallas/Fort Worth metropola areo, komunuze nomata “the metroplex.” Plano enhavas multajn firmaajn stabejojn, kiel Ericsson Inc, Perot Systems, Electronic Datas Systems, Frito-Lay, Cinemark Theatres, UGS kaj JCPenney.
Rapidaj faktoj urbo de Usono • urbego, Administrado ...
En 2005, Plano estis markita kiel la plej bona loko por loĝi en la okcidenta Usono por la CNN ’’Money)’’ revuo. Ĝi estis markita la dekunua plejbona loko por loĝi en la tuta lando por la sama revuo en 2006. Plano ankaŭ havas tre bonajn lernejojn ke konsekvence estas en la plejalta procento de la nacio. Laŭ la revuo ‘’Money’’ ĝi estis unu el la plej riĉaj urboj en la nacio, kun malriĉeca rango malpli ol 6,4%.