Pinto de Grouin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pinto de Grouin estas kabo plej norde de Cancale. Plilongige al ĝi estas Lumturo de Pierre-de-Herpin. Tiu kabo utilas por konkretigi la deirlinio de la ŝipkonkurso Rumvojo.
Sur tiu kabo estas semaforo konstruita en 1861, kiu utilis por prigardi la pason de la ŝipoj bordfore. Ĝi estis aĉetita en 2000 de la departementa konsilio por akcepti publikon kaj certigi la konservadon de la naturaj lokoj de côte d’Émeraude, per senpaga konstanta ekspozicio.
Ĝi ofertas belan vidon al la suda parto de Monteto Sankta-Mikaelo.
Pinto de Grouin | |||
---|---|---|---|
france Pointe du Grouin | |||
kabo | |||
Rokoj ĉe Pinto de Grouin kun Granville fone. | |||
protektata areo [+] | |||
Ŝtato | Francio | ||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Ille-et-Vilaine | ||
Koordinatoj | 48° 42′ 44″ N, 1° 50′ 39″ U (mapo)48.712222222222-1.8441666666667 | ||
Maro | Manika Markolo | ||
|
|||
|
|||
Pinto de Grouin | |||
Vikimedia Komunejo: Pointe du Grouin [+] | |||
Tiu roka kaj sovaĝa pinto superas la maron je 40 metroj. La panoramo etendiĝas de kabo Fréhel al Granville tra golfo de monteto Sankta-Mikaelo, kun bordforaj insuloj Chausey. Pado ebligas iri, je malalta tajdo esplori groton kavigitan en la klifo.
Insulo des Landes, kiu frontas ĝin, estas ornitologia kaj botanika rezervejo.