Pilgrimado al la Okcidento
ĉinlingva romano far U Ĉeng'en en la 16a jarcento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pilgrimado al la Okcidento estas unu el la kvar famaj klasikaj romanoj de la ĉinlingva literaturo.
西遊記 | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Wú Chéngēn, Li Chunfang | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | skribita ĉina lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1592 | ||||
Ĝenro | fantasto • dioj-kaj-demonoj • aventura fikcio | ||||
Loko de rakonto | Ĉinio | ||||
| |||||
"Pligrimado al la Okcidento" estas romantikisma mita romano, verkita en la meza periodo de Ming-dinastio. Ĝi temas pri tio, kiel la simi-reĝo Sun Ŭukong eskortas bonzon Ŝjuanzang en pilgrimado al la Okcidento por peti sutrojn kaj kiel li subigas demonojn kaj monstrojn survoje al la Okcidento. Surbaze de la mitoj cirkulantaj en la popolo, Ŭu Ĉeng'en (1500-1582) verkis tiun grandan kaj eminentan literaturan verkon. Per riĉaj imagoj, mirigaj intrigoj kaj grandioza strukturo li malfermis novan kampon de fantazia romano, modlis idealan heroan figuron Sun Ŭukong. Sagaca kaj maltima al ĉiaj potencoj en la ĉiela regno, Sun Ŭukong heroe ribelas kontraŭ la ĉiela palaco kaj brave batalas kontraŭ la ĉiela imperiestro. La aŭtoro kreis ankaŭ amindan kaj komikan teatran rolulon Ĝu Baĝje kun trajtoj de individua etproduktanto kaj pian, humanan kaj timeman bonzon Ŝjuanzang kun trajtoj de feŭda intelektulo. La romano el multaj malgrandaj historioj estas humura kaj interesa.
Kelkaj kritikistoj konjektas ke la libro enhavas satiron pri la efikeco de la ĉina registaro tiutempe kiam ĝi estis skribita. La libro uzas ĉinan mitologion, ĉinan popolreligion, ĉinajn legendojn, kaj la panteonon de mitologiaj figuroj de Daoismo kaj budhismo.
Parto de la multjara populareco de la romano devenas de la fakto ke ĝi funkcias sur pluraj niveloj. Estas aventurrakonto, fonto de spirita kompreno, kaj ampleksa alegorio en kiu la vojaĝo de grupo de pilgrimantoj al Hindio reprezentas la personan vojaĝon al klerismo.