Pierre Charron
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pierre CHARRON (naskiĝinta en 1541 en Parizo, mortinta samloke la 16-an de novembro 1603) estis franca juristo kaj predikisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Pierre Charron | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | P. C. P. • Benoist Vaillant |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1541 (1541-01-01) en Parizo |
Morto | 16-an de novembro 1603 (1603-11-16) (62-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Universitato de Montpellier |
Okupo | |
Okupo | filozofo • teologo • verkisto • kleriko |
Fermi
Post deĵori kiel advokato li fariĝis kortega predikisto de reĝino Margareto de Valezio, poste kanoniko en Cahors, fine en Condom. Li famiĝis pro polemiko kaj predikado kontraŭ la hugenotoj. Apologiante katolikismon li skribis la ĉefverkon »Trois vérités« (Bordeaux 1593), dume la verko »De la vraie sagesse« (Parizo 1601) estigis la riproĉon pri ateismo kaj la kromnomon patriarche des prétendus esprits forts.