Philip Glass
Usona komponisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Philip GLASS (naskiĝis la 31-an de januaro 1937) estas Akademia Premio-kandidatigita usona komponisto. Lia muziko ofte priskribiĝas kiel minimumista, kvankam li preferas la terminon teatra muziko. Li konsideriĝas esti unu el la plej influaj komponistoj dum la malfrua 20-a jarcento kaj vaste agnoskiĝas kiel komponisto, kiu modigis artmuzikon por la publiko (krom antaŭvenantoj ekzemple Kurt WEILL kaj Leonard BERNSTEIN) per kreado de alirebleco ne antaŭe agnoskita de la plejparta merkato.
Philip Glass | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Philip Glass | |||||
Naskonomo | Philip Morris Glass | ||||
Naskiĝo | 31-an de januaro 1937 (1937-01-31) (87-jaraĝa) en Baltimore | ||||
Religio | budhismo • judismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Lernejo Juilliard • Universitato de Ĉikago • Fontainebleau Schools • Instituto Peabody vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | JoAnne Akalaitis vd | ||||
Infanoj | Juliet Glass • Marlowe Glass vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komponisto • pianisto • filmkomponisto • libretisto • helprola aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1964– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Symphony No. 7 ❦ Monsters of Grace ❦ Symphony No. 4 ❦ La Belle et la Bête vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Glass estas ege fekunda komponisto; li komponis ensemblajn verkojn, operoj, simfonioj, konĉertoj, filmverkojn, kaj pianverkojn. Glass konsideras multajn vidajn artistojn, verkistojn, muzikistojn, kaj kondukistojn kiel amikoj, inkluzivante Chuck CLOSE, Doris LESSING, Allen GINSBERG, Ravi SHANKAR, kaj David BOWIE, ĉiuj kiuj kunlaboris kun li.
Li forte subtenas la tibetan sendependecon. Je 1987 li kunfondis la Tibetan Domon kun Universitata Kolumbio profesoro Robert THURMAN kaj la aktoro Richard GERE. Li havas du gefilojn pro lia geedzeco al JoAnne AKALAITIS, teatra reĝisorino (edziĝinta je 1965, eksedziĝinta je 1980): Zachary (naskiĝis je 1969) kaj Juliet (naskiĝis je 1971). Glass loĝas en Novjorko kaj en Nov-Skotio.