Peter Tiara
nederlanda humanisto, filologo, helenisto, latinisto kaj kuracisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pieter Tjeerts (1514-1586) estis nederlanda humanisto, filologo, helenisto, latinisto kaj kuracisto, kiu studis medicinon en la Universitato de Loveno. Poste li vojaĝis tra Germanio, Francio kaj Italio, kie li ricevis diplomon pri doktoro je medicino. En la Universitato de Loveno li instruis la grekan (1553), kie Suffridus Petrus (1527-1597) estis lia lernanto. En 1555, li translokiĝis al Delft kaj aktivis kiel kuracisto. Li edziĝis unue al Pietrick Anskes (m. 1554) kaj poste al Aef Barendts (m. 1597).
Petrejus Tiara (1514-1586) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nederlanda filologo kaj kuracisto | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-a de julio 1514 en Workum, Nederlando | ||||
Morto | 9-a de februaro 1586 en Franeker, Nederlando | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Habsburga Nederlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Loveno Universitato de Lejdeno Universitato de Douai | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filologo • kuracisto • universitata instruisto • tradukisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Okaze de la fondo de la Universitato de Lejdeno li okupis la unuan katedron kiel profesoro pri la greka (1575) en la 17-a de julio 1575 kaj en 1579 fariĝis rektoro de la universitato. Li ankaŭ estis profesoro pri la latina kaj la greka en la Universitato de Douai (1559/60), kaj okaze de la fondo de la Universitato de Franeker, li estis nomumita rektoro en marto 1585. Li estis notinda tradukisto el grekaj verkoj en la latinan.