Peter Monau
germanlingva aŭstrodevena humanisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Peter Monau, latine Petrus Monavius Lascovius (1551-1588) estis germanlingva aŭstrodevena humanisto, bibliografo, filologo kaj privata kuracisto de Rudolfo la 2-a. Li estis filo de Stenzel Monau kaj frato de Jakob Monau (1546-1603). Post infanaj jaroj en Breslau, Aŭstrio kaj multaj jaroj da studado en Wittenberg kaj Hajdelbergo, li sin dediĉis, inter 1575 kaj 1578, al la medicinaj studoj en Padovo.
Peter Monau (1551-1588) | ||
---|---|---|
"De dentium affectibus theses inaugurales" verko eldonita en 1578 de Petro Monaŭ. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1551 en Breslau, Aŭstrio | |
Morto | 12-an de majo 1588 en Prago, Landoj de Krono Ĉeĥa | |
Alma mater | Universitato de Padovo Universitato de Bazelo Universitato de Wittenberg Universitato de Hajdelbergo | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto • filozofo • filologo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ricevinte sian diplomon pri doktoreco en Bazelo, kie li studis kun Felikso Platero (1536-1614) kun la verko "De dentium affectibus", la unua doktora tezo pri buŝa medicino, li establiĝis en sia naskiĝurbo Breslau kiel kuracisto. En 1580, li estas nomumita "Archiater Caesareus" (imperia kuracisto) de Rudolfo la 2-a (1552-1612) en Prago laŭ rekomendo de Johann Crato von Krafftheim (1519-1585).
Li tenadis korespondadon kun la orientalisto el Heidelberg, Jakob Christmann (1554-1613), kaj la rektoro de Aŭgsburgo, David Hoeschel (1556-1617) ĝis 1584. Li ankaŭ tenis korespondaĵojn kun Thomas Erastus (1524-1583), profesoro pri medicino de la universitatoj de Hajdelbergo kaj Bazelo.