Peŝavaro
urbo en Pakistano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Peŝavaro estas milionurbo kaj la ĉefurbo de la provinco Ĥajber-Paŝtulando en Pakistano, kaj administra centro de la Tribaj areoj de la Federacia Administrado, kvankam ne de tiu teritorio. Ĝi estis fondata de la reĝo Kaniŝko de la Kuŝana Imperio, en la 2-a jarcento a.K. La nomo Peŝavaro devenas de la sanskrita vorto "Puruŝapura" (urbo de homoj) kaj estas nomata Peĥavaro aŭ Peŝavaro en la Paŝtoa laŭ la dialekto, aŭ Piŝoro en la hinda.
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Peŝavaro | |||
---|---|---|---|
urbo • ĉefurbo • administra teritoria unuo • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 25000 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 970 042 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 1 567 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 1′ N, 71° 34′ O (mapo)34.01444444444471.5675 [+] | ||
Alto | 359 m [+] | ||
Areo | 1257 km² ( 125 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Peshawar [+] | |||
Fermi
Ĝi havis 1 253 687 loĝantojn, laŭ estimoj de 2006. Ĝi estas komunik-nodo inter Pakistano kaj Afganujo, kaj tie loĝas multaj rifuĝintoj kaj enmigrantoj el la afgana oriento. La ĉefaj allogaĵoj de la urbo estas la moskeo de Mahabat Ĥano, la pulbazaro Qissa Kahwani kaj la centra muzeo.