Paul Watzlawick
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paul WATZLAWICK (25a de Julio, 1921 – 31a de Marto, 2007) estis aŭstri-usona psikologo pri familia terapio kaj komunikado kaj filozofo. Teoriulo pri komunikado kaj radikala konstruktivismo, li komentis en la fakoj de familia terapio kaj ĝenerala psikoterapio. Watzlawick kredis, ke la homoj kreas sian propran suferon en la ago mem klopodi fiksi siajn emociajn problemojn. Li estis unu el la plej influaj figuroj de la Mental Research Institute kaj loĝis kaj laboris en Palo Alto, Kalifornio.
Paul Watzlawick | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de julio 1921 (1921-07-25) en Villach |
Morto | 31-an de marto 2007 (2007-03-31) (85-jaraĝa) en Palo Alto |
Lingvoj | angla • germana • itala |
Ŝtataneco | Aŭstrio • Usono |
Alma mater | Universitato Ca’ Foscari de Venecio |
Okupo | |
Okupo | filozofo • psikologo • psikoterapiisto • sociologo • universitata instruisto • verkisto de nefikcio • komunikada sciencisto |
Ekde 1967 li instruis psikiatrion en la Universitato Stanford. En la Mental Research Institute Watzlawick sekvis la verkaron de Gregory Bateson kaj de la esplorteamo (Don D. Jackson, John Weakland, Jay Haley) responsa pri la enkonduko de tio kio iĝis konata kiel la teorio de skizofrenio nomita de "duobla ligo".