Paul Dukas
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paul DUKAS (n. 1-an de oktobro 1865 en Parizo; m. 17-an de majo 1935 samloke) estis franca komponisto.
Paul Dukas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Paul Dukas | |||||
Naskonomo | Paul Abraham Dukas | ||||
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1865 (1865-10-01) en 1-a arondismento de Parizo | ||||
Morto | 17-an de majo 1935 (1935-05-17) (69-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Crématorium-columbarium du Père-Lachaise vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Lycée Turgot • Konservatorio de Parizo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Suzanne Pereyra (en) (1916–) vd | ||||
Infanoj | Adrienne Thérèse Dukas vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komponisto muzikinstruisto universitata instruisto pedagogo koreografo pianisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Sorcerer's Apprentice ❦ Ariane et Barbe-bleue ❦ Piano Sonata vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dukas studis ĉe la Konservatorio de Parizo pianon, harmonisciencon kaj kompozicion. Poste li mem instruis tie; al liaj lernantoj apartenis i.a. Jehan Alain, Maurice Duruflé kaj Olivier Messiaen. Krome Dukas aktivis ekde 1892 kiel muzikkritikisto, i.a. li verkis pri Pelléas et Mélisande de Debussy kaj Der Ring des Nibelungen de Wagner, prezentita en Londono sub la dirigentado de Gustav Mahler. Koncerne siajn proprajn komponaĵojn, Dukas diris kontraŭ imitado de la stilo de Wagner.
Dukas ĉiam flegis kontaktojn kun aliaj famaj komponistoj kiel ekzemple Claude Debussy. Samtempuloj priskribis lin kiel homo de alta ĝenerala klereco. Lia emo por memkritiko kaŭzis, ke li ĉesis aron da komponaĵoj post la komencado kaj finfine neniigis kelkajn, ĉar ili ne sufiĉis al liaj pretendoj. Saman karakterizaĵon poste ankaŭ montris lia lernanto Duruflé.
Altan famon Dukas atingis per muzikigo de la balado Der Zauberlehrling de Johann Wolfgang von Goethe. Malpli konata estas lia trakomponita opero Ariane et Barbe-Bleue de 1907, kiu sin apogas sur la fabelo de duko Blubarbo.