Partituro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Partituro (itale partitura „disdivido“ aŭ „grupigo“) estas kompilaĵo de ĉiuj unuopaj voĉoj de komponaĵo aŭ aranĝaĵo, aranĝitaj unu sub la alia, tiel ke dirigento povas superrigardi la muzikan okazontaĵon unuvide. Partiturojn oni uzas ankaŭ por konservi muzikon reprodukteblan.