Pakto de Zanjón
From Wikipedia, the free encyclopedia
Estas konata kiel Paco de Zanjón aŭ Pakto de Zanjón la dokumento kiu establigas la kapitulacon de la Kuba Liberiga Armeo antaŭ la hispanaj trupoj, metante finon al la t.n Dekjara Milito (Kubo) (1868-1878). Ĉi tiu interkonsento ne garantiis la du ĉefajn celojn de ties milito: la sendependeco de Kubo kaj la nuligado de la sklaveco.
La kaŭzoj de tiu ĉi kapitulaco estas pluraj; la plej konataj estis la troa regioniismo reganta en la Liberiga Armeo, nesufiĉa helpo de elmigritaj kubanoj, kaj la oftaj disputoj kaj malkonsentoj inter la Ĉambro de Reprezentantoj, la Plenumkomitato, kaj inter la militestroj.