Přemysl Otakar la 2-a
From Wikipedia, the free encyclopedia
Přemysl Otakar la 2-a estis bohemia reĝo en la 13-a jarcento. Lia naskiĝdato ne estas precize konata; supozeble li naskiĝis ĉirkaŭ 1223. Li mortis je la 26-a de aŭgusto 1278 en Dürnkrut en Aŭstrio Malsupra.
Přemysl Otakar la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Bohemio | |||||
Persona informo | |||||
Přemysl II. Otakar | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1223 en Městec Králové | ||||
Morto | 26-an de aŭgusto 1278 (1278-08-26) en Dürnkrut | ||||
Tombo | Katedralo de sankta Vito vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana • ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Bohemio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Přemyslidoj vd | ||||
Patro | Venceslao la 1-a vd | ||||
Patrino | Kunigunde of Hohenstaufen vd | ||||
Gefratoj | Vladislaus, Margrave of Moravia • Beatrice of Bohemia • Agnes of Bohemia vd | ||||
Edz(in)o | Margareto de Aŭstrio • Kunigunda de Haliĉ • Agnes of Kuenring vd | ||||
Infanoj | Kunigunde of Bohemia • Venceslao la 2-a de Bohemio • Nicholas I of Bohemia • Agnes of Bohemia • Elisabeth, daughter of Ottokar II • Jan • Agnes, daughter of Ottokar II • Markéta vd | ||||
Parencoj | Philip of Carinthia vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
Reĝo de Bohemio | |||||
Margrafo de Moravio | |||||
Duko de Aŭstrio | |||||
Duko de Stirio | |||||
Duko de Karintio Margrafo de Krajno | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li iĝis reĝo de Bohemio en 1253 post la morto de sia patro Venceslao la 1-a, ĉar lia pli aĝa frato Ladislao estis mortinta. Krome li estis duko de Aŭstrio, duko de Stirio kaj duko de Karintio kaj Krajno. Li fondis plurajn urbojn kaj subtenis la burĝan ekonomion, interalie per varbado de eksterlandaj, precipe germanaj ministoj.
Přemysl Otakar (kiu uzis ankaŭ la nomon "Otakar Přemysl") esperis, ke lia riĉo igos lin imperiestro de la Sankta Romia Imperio; sed en 1273 la germanaj princoj elektis grafon Rudolf von Habsburg imperiestro.
En 1278 Přemysl Otakar kaj Rudolf batalis sur Moravia Kampo pri la imperiestreco. Rudolf venkis, kaj Přemysl Otakar estis post la batalo murdita en la batalkampo.