Otomana Ŝiparmeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Otomana Ŝiparmeo (en Otomana turka: دوننماى همايون, latinigite: Donanma-yı Humâyûn aŭ en turka: Osmanlı Donanması), konata ankaŭ kun Otomana Floto kaj Otomana Ŝiparo, estis establita komence de la 14-a jarcento post la Otomana Imperio kaj unue etendita por atingi la maron en 1323 per la konkero de Karamürsel, loko de la unua Otomana armea ŝipkonstruejo kaj kerno de la estonta Ŝiparmeo. Dum sia longa ekzistado, ĝi partoprenis en multaj konfliktoj kaj subskribis nombrajn martraktatojn. Je sia pinto, la Ŝiparmeo etendiĝis ĝis la Hinda Oceano, kaj sendis ekspedicion ĝis Indonezio en 1565. Hajredin Barbarosa estis unu el ties plej fama admiralo.
Dum multo de sia historio, la Ŝiparmeo estis regata de la posteno de Kapudan Paŝa (Granda Admiralo; laŭ vorte "Kapitano Paŝa"). Tiu posteno estis abolita en 1867, kiam ĝi estis anstataŭita de la Ministro de la Ŝiparmeo (en turka: Bahriye Nazırı) kaj nombraj Flotkomandantoj (en turka: Donanma Komutanları). Post la fino de la Otomana Imperio kaj la deklaracio de la Respubliko Turkio en 1923, la tradicio de la Ŝiparmeo pluis sub la nuntempa Turka Ŝiparmeo.