Ostaj fiŝoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ostaj fiŝoj (Osteichthyes) formas speciriĉan grandklason de la vertebruloj. Kontraste kun la kartilagaj fiŝoj, la skeleto de la ostaj fiŝoj estas tute aŭ preskaŭ ostiĝinta, t.e. la kalcioj enkonstruiĝis.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Ostaj fiŝoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Malfrua Silurio - Nun | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Klasoj | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
El vidpunkto de la kladistika klasifiko, ankaŭ la teraj vertebruloj (Tetrapoda) apartenas efektive al la ostaj fiŝoj. Tiel oni taksas ekz. la pulmofiŝojn aŭ celakantojn pli proksimaj parencoj al la teraj vertebruloj ol al la ostaj fiŝoj. Pro tio rifuzas la kladistika klasifiko la mencion de taksono de ostaj fiŝoj sen la mencio de teraj vertebruloj. Vikipedio estas konstruita surbaze de la tradicia klasifiko, laŭ kiu la fiŝoj estas samrangaj kun la teraj vertebruloj.
La plej granda osta fiŝo de la mondo estas la lunfiŝo.