Oroonoko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Oroonoko [orunoko] estas mallonga romano verkita de la angla verkistino Aphra Behn kaj eldonita en 1688. La verko, kies protagonisto estas Afrikano, sklavigita kaj portita al Surinamo dum la 1660-aj jaroj, rakontas pri tragika amrilato kaj estis verŝajne inspirita de la vojaĝoj, kiujn la verkistino mem faris al la sudamerikaj kolonioj. Oni ofte asertas, ke Aphra Behn estis historie la plej unua vera verkistino de la anglalingva literaturo. Kvankam tio ne tute pravas, Behn sendube estis la unua angla virino, kiu dediĉis sin profesie al la verkado de romanoj kaj teatraĵoj. Oroonoko viciĝas inter la plej fruaj anglalingvaj romanoj kaj bone priskribas la tiaman sklavec-sistemon.
Rapidaj faktoj Oroonoko, literatura verko ...
Oroonoko | |
---|---|
La unua eldono de Oroonoko (1688) | |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Aphra Behn |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1688 |
Ĝenro | literaturo • novelo |
Fermi