Ora Hordo
Mezepoka Eŭrazia ŝtato / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ora Hordo estis mezepoka ŝtato, kiu troviĝis sur la teritorioj de modernaj Rusio, Ukrainio, Kazaĥio. La ŝtato estis komence mongola, poste tjurkigita, kaj formiĝis post la disfalo de la Mongola Imperio en la 1240-aj jaroj kaj finis sian ekziston komence de la 16-a jarcento.
Rapidaj faktoj
Ora Hordo | |||||||||
| |||||||||
historia lando • ĥanlando • nomada imperio • Hordo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Fermi
Oni opinias fondinto de la ŝtato la ĥanon Batu (nepo de Ĝingis-Ĥano). Plenan suverenecon disde la Mongola Imperio la Ora Hordo ricevis en la jaro 1266 sub regado de Mengu-Timur. La pli grandan parton de la nomada loĝantaro de la Ora Hordo konsistigis kipĉakoj; la fikslokan loĝantaron konsistigis ĉefe bolgaroj, mordovoj, marioj, ĥorezmanoj kaj aliaj.