Optika telegrafia linio de Metz al Mainz
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La franca optika telegrafia linio de Meco al Majenco estis inaŭgurita la 29-an de majo 1813. Tio estas la unua optika linio kiu parte iris tra la hodiaŭa Germanujo. Dum la tempo de la inaŭguro la linio iris komplete tra la unua franca imperio. La linio estis la plilongigo de la linio Parizo–Meco.
La ĝis januaro 1814 funkcianta telegrafia komunikadsistemo servas al la transmisio de oficaj kaj militaraj novaĵoj pere de optikaj signaloj trans distanco de preskaŭ 225 km (en direkta linio). La telegrafia linio konsistas el ĝis 22 telegrafiaj stacioj, kiuj havis signalmastojn. La stacioj havis refraktorojn per kiu telegrafistoj legis la speciale kodigitajn informojn de sendanta stacio kaj tuj transdonis ĝin al la sekvanta stacio.