Omar al-Baŝir
prezidanto de Sudano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Omar Hasan Ahmad al-Baŝir (arabe عمر حسن أحمد البشير, ʿUmar Ḥasan Aḥmad al-Baŝīr; naskiĝis la 1-an de januaro 1944 en Hoŝ Banaga proksime de Ŝandi en norda Sudano) estis la ŝtatestro de Sudano de 1993 ĝis 2019. Li estas armea generalo, kiu en 1989 ekregis la landon post neperforta armea puĉo kaj regis Sudanon en sinteno de islama fundamentalismo. Ekde 1993 li estis la ŝtata prezidanto de Sudano. La 25-an de aprilo 2010 li estis reelektita je sia posteno en prezidenta baloto. Laŭ oficialaj informoj li ricevis 68 procentojn de la voĉdonoj. Post monatoj da manifestacioj kontraŭ lia regado, la 10-an de aprilo 2019, la Defenda Ministerio anoncis, ke la armeo lin eloficigis kaj arestis.[1]
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Omar al-Baŝir arabe عمر حسن أحمد البشير | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
عمر البشير | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (80-jaraĝa) en Hosh Bannaga | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Sudano vd | ||||
Alma mater | Sudana Milita Altlernejo • Egipta Milita Akademio vd | ||||
Partio | Nacia Kongresa Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva dum | 1960–2019 vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi