Okcidentaj Gatoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Okcidentaj Ghatoj (angle Western Ghats) estas montaro, kiu etendiĝas laŭ la okcidenta flanko de Barato. La montaro estas centro de biodiverseco kiu gastigas multajn endemiajn speciojn.
Rapidaj faktoj Landoj, Regiono ...
Okcidentaj Ghatoj | |
montaro | |
Anamudi-Monto | |
Landoj | Barato |
---|---|
Regiono | Hinda subkontinento |
Parto de | Dekkana Altebenaĵo |
Parto(j) | Nilgiriaj Montoj, Kardamom-Montetoj, Palani-Montetoj |
Plej alta | Anamudi-Monto |
- alteco | 2 695 m s. m. |
- koordinatoj | 10° 10′ N 77° 04′ O (mapo) |
Longo | 1 600 km (994 mi), N-S |
Larĝo | 100 km (62 mi), W-E |
Areo | 160 000 km² (16 000 000 ha) |
Geologia konsisto | bazalto, laterito, kalkoŝtono |
Periodo | Kenozoiko |
Biomo | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj |
Vidu (angle) : Western Ghats
| |
Vikimedia Komunejo: Western Ghats | |
Retpaĝo: angle Okcidentaj Ghatoj (Unesko) | |
Fermi
La montaro ampleksas du orientalisajn ekoregionojn el la tutmondaj 200 kiuj apartenas al la biomo de la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj : la sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj, kaj la sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj kiuj kune konstituas la "sudokcident-ghatajn humidajn arbarojn". La montaro estas parto de la biodiverseco-riĉaĵejon "Okcidentaj Ghatoj kaj Srilanko" laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).