Oj, svijetla majska zoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Oj, svijetla majska zoro (Ho, hela maja mateno) estas la nacia himno de Montenegro. Antaŭe ĝi estis tre populara popola kanto. La himno estis ofte kritikata pro tio, ke ĝian tekston ŝanĝis Sekula Drljević, eksa faŝisto kaj prezidento de marioneta ŝtato Montenegro dum la Dua Mondmilito. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento Montenegro havis du naciajn himnojn: Ubavoj nam Crnoj Gori (Al nia belega Montenegro) kaj popularan kanton Onamo, 'namo! (Tie, ho tie!)
Rapidaj faktoj nacia himno, lando ...
Oj, svijetla majska zoro | ||
---|---|---|
Ho, hela maja mateno | ||
nacia himno | ||
lando | Montenegro | |
kantoteksto | Sekula Drljević | |
muziko | nesciata | |
Fermi