OTR-21 Toĉka
taktika balistika misilo fabrikita en Sovetunio / From Wikipedia, the free encyclopedia
OTR-21 Toĉka estas taktika balistika misilo fabrikita en Sovetunio. Ĝia GRAU-kodo (ГРАУ) de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio estas 9K79; ĝia NATO-raportnomo estas SS-21 Scarab. Ĝi estas transportita en specifa veturilo nomata 9P129 kaj levita antaŭ lanĉo. La misilo uzas inercian gvidsistemon. La Armitaj Fortoj de Rusia Federacio informis ke ili ne plu uzas la misilojn Toĉka-U ekde aprilo 2020 kaj anstataŭigis ilin per pli modernaj misiloj 9K720 Iskander-M.