Novzelanda signolingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La novzelanda signolingvo (angle New Zealand Sign Language, NZSL, maorie Te Reo Rotarota) estas signolingvo uzata en Nov-Zelando. Temas pri la unua aŭ preferata lingvo de proksimume 24 000 surdaj homoj en Nov-Zelando. La lingvo utiligas spacon kaj engaĝas movojn kaj aranĝojn de la manoj, korpo, vizaĝo, kaj kapo. Multaj miloj da homoj kiuj estas ne surdaj ankaŭ uzas NZSL, kiel parencoj de surdaj homoj, signolingvaj interpretistoj kaj tiuj, kiuj havas alian kontakton kun la novzelanda surda komunumo.
Rapidaj faktoj signolingvo • lingvo • moderna lingvo, BANZSL ...
Novzelanda signolingvo | |
angle New Zealand Sign Language (NZSL) maorie Te Reo Rotarota | |
signolingvo • lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
BANZSL | |
Parolata en | Nov-Zelando |
Parolantoj | 20 200 |
Signantoj | ĉ. 24 000 |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | sgn-NZ |
ISO 639-3 | nzs |
Glottolog | newz1236 |
Angla nomo | New Zealand Sign Language |
Franca nomo | langue des signes néo-zélandaise |
Fermi
Kiel la signolingvo uzata en Aŭstralio, Auslan, ĝi evoluis el la brita signolingvo de la 19-a jarcento, kaj retenas la saman manlibran alfabeton, gramatikon, kaj similan vortprovizon. BSL, Auslan kaj NZSL kune povas nomiĝi BANZSL.
- Kategorio Novzelanda signolingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Nov-Zelando. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |