Nova Svedio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nova Svedio (svede Nya Sverige) estis malgranda, nedaŭra sveda kolonio lokita en Nord-Ameriko, ĉe la atlantika oceano, je la elfluejo de la rivero Delavaro. La kolonio estis fondita en marto 1638, kaj estis aneksita de Nederlando en septembro 1655.
Rapidaj faktoj Plena origina nomo: Nya Sverige (svede)Uusi-Ruotsi (finne), kolonio ...
Nova Svedio | |||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||
kolonio | |||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||
Ĉefurbo: | Fort Christina | ||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
Patrina lando: |
|||||||||||||||
| |||||||||||||||
Fermi
La centro de la kolonio estis Fort Christina, kiu situis sur la hodiaŭa teritorio de Wilmington (Delavaro). La kolonio entenis teritoriojn, kiuj nuntempe troviĝas en Delavaro, Nov-Ĵerzejo kaj Pensilvanio. Krom la svedoj ankaŭ enloĝiĝis tien multaj finnaj kaj nederlandaj kolonianoj.