Norilsko
urbo en Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Norilsko (ruse Норильск) estas urbo en norda Siberio, Krasnojaska regiono en Rusio, super la norda poluscirklo. La urbo situas sur multjare frostiĝinta tero apud rivero Norilskaja (Норильская) aŭ Pjasina (Пясина) aŭ Ribnaja.
Rapidaj faktoj urbo • fermita urbo • urbego, Administrado ...
Norilsko | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • fermita urbo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 663300–663341 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 13 886 (1939) [+] | ||||
Loĝdenso | 600 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 69° 20′ N, 88° 13′ O (mapo)69.33333333333388.216666666667 [+] | ||||
Alto | 90 m [+] | ||||
Areo | 23,16 km² (2 316 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Norilsk [+] | |||||
Fermi
Ĝi estis fondita en 1935 kaj estas unu el la plej grandaj nikelo- kaj platenoprodukta loko. Oni minas tie eĉ kupron.
La urbon priservas per elektro la akvocentraloj, instalitaj sur riveroj Hantajka kaj Kurejka. La tergaso alvenas tra duktoj el norda parto de Tumenja provinco. Norilskon interligas fervojo al la urbo Dudinka, apud rivero Jenisejo.
En jaro 1959 la urbo havis 118 mil loĝantojn, en 2002 134,8 mil.