Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la dezertega ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la dezertoj kaj kserofitaroj de norda Afriko. Ĝi konstituas la nordan randon de Saharo kaj najbaras la ekoregionojn de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj kiuj troviĝas en Magrebo kaj Cyrenaica. Vintraj pluvoj subtenas arbustarojn kaj sekajn duonarbarojn kiuj konstituas transiron inter la regionoj kun mediteranea klimato norden, kaj la plenarida sahar-dezerta ekoregiono suden. Ĝi kovras 1 675 300 kvadratajn kilometrojn en Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maŭritanio, Maroko, Tunizio, kaj Okcidenta Saharo.