Niĝeria najro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La niĝeria najro - loke nomata "naira" - estas la nacia valuto de Niĝerio. Unu najro estas dividita je cent koboj (loke nomataj "kobo" singulare kaj plurale). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas NGN. Valuta simbolo estas la signo ₦, do majuskla N kun du horizontalaj strekoj. En oktobro 2021, la eNaira, la cifereca versio de la ŝtata valuto, estas oficiale lanĉita en Niĝerio.