Nicolas Sarkozy
franca politikisto kaj eksa prezidanto de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nicolas SARKOZY ( elparolo), lia plena nobela naskiĝa nomo estas Nicolas Paul Stéphane Sarközy de Nagy-Bocsa [nadj-boĉa], naskiĝinta la 28-an de januaro 1955 en la 17-a arondismento de Parizo, estas franca politikisto kaj estis prezidanto de Francio ekde la 16-a de majo 2007 post sia kandidatiĝo al la prezidanta baloto de 2007 en Francio ĝis sia malvenko fronte al Francisko Holando en la sekva baloto de 2012.
Nicolas Sarkozy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nicolas Sarkozy | |||||
Persona informo | |||||
Nicolas Sarkozy | |||||
Naskonomo | Nicolas Paul Stéphane Sarközy de Nagy-Bocsa | ||||
Naskiĝo | la 28-an de januaro 1955(nun 1955-01-28) (69‑jara) en Parizo, Francilio, Francio | ||||
Religio | romkatolika eklezio | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Université Paris X: Nanterre | ||||
Partio | Les Républicains | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Paul Sarkozy vd | ||||
Patrino | Andrée Mallah vd | ||||
Gefratoj | Guillaume Sarkozy • François Sarkozy • Olivier Sarkozy • Caroline Sarkozy vd | ||||
Edz(in)o | Marie-Dominique Culioli (1982–1996) Cécilia Sarkozy (1996-2007) Carla Bruni (2008) | ||||
Infanoj | Pierre, Jean kaj Louis | ||||
Parencoj | Marisa Borini • Valeria Bruni Tedeschi • Aurélien Enthoven • Judith Martin • Jeanne-Marie Martin vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Paul Bismuth vd | ||||
Okupo | juristo | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo • Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | sarkozy.fr | ||||
23-a Prezidento de Francio | |||||
Dum | 16-a de majo 2007 – 15-a de majo 2012 | ||||
Antaŭulo | Jacques Chirac | ||||
Sekvanto | François Hollande | ||||
ministro pri enlandaj aferoj | |||||
Dum | 31-a de majo 2005 – 26-a de marto 2007 | ||||
Prezidento | Jacques Chirac | ||||
Antaŭulo | Dominique de Villepin | ||||
Sekvanto | François Baroin | ||||
Dum | 7-a de majo 2002 – 31-a de marto 2004 | ||||
Prezidento | Jacques Chirac | ||||
Antaŭulo | Daniel Vaillant | ||||
Sekvanto | Dominique de Villepin | ||||
princo de Andoro | |||||
Dum | 16-a de majo 2007 – 15-a de majo 2012 | ||||
Antaŭulo | Jacques Chirac | ||||
Sekvanto | François Hollande | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sarkozy estas fama pro sia konservativa sinteno pri la aferoj de publika ordo kaj pro sia admiro por nova ekonomia modelo por Francio, sugestanta ke la lando devus havi pli liberaligitan ekonomion, inspiratan de la usona kaj brita ekzemploj. Oni ofte komparas lian politikon al tiu de Margaret Thatcher. Ĝis la 26-an de marto 2007, li servis kiel « la ministro pri internaj aferoj kaj prizorgado de la teritorio » de Francio. Lia kromnomo Sarko estas uzata de liaj ambaŭ subtenantoj kaj oponantoj.
Li en 2006 estis prezidanto de Unuiĝo por Popola Movado ("Union pour un mouvement populaire" aŭ UMP), ŝtatministro, respondeca pri internaj aferoj kaj prizorgado de la Teritorio (Ministre d'Etat, chargé de l’Intérieur et de l’Aménagement du territoire) kaj prezidanto de la Departementa Konsilio de la departemento Sejnaltaĵio. Li estas urbestrarano de Neuilly-sur-Seine, kies urbestro li estis de 1983 ĝis 2002.
Tre ambicia politikisto, kun persona stilo, li oftege aperas en ĉiuj televidoj kaj tre evidente sciigas, ke li estas kandidato por la prezidantaj balotoj en 2007. Lia politiko estas liberala (laŭ la francia signifo de ekonomika liberaleco), kaj liaj kontraŭuloj ofte kritikis lian emon por perforto. Li ankaŭ estas tre naciisma, dirante post la CPE-a krizo, "kiu ne ŝatas Francion, tiu ne hezitu ĝin forlasi", aludante la ribelulojn de la ĉirkaŭurboj.
Laŭ informo de la usona subsekretario de ŝtato, Karen Hughes, dum oficiala ceremonio la 25-an de oktobro 2007, Nicolas Sarkozy estis unu el la "partoprenintoj" en la programoj de la usona ŝtatsekretariejo, do faris staĝon tie.
Li estas la ĉefa iniciatinto de Leĝo pri enmigrado kaj integriĝo, akceptita en somero 2006.
Lia striktema politiko estas tamen tre ŝatata en Francio kaj li estas elektita prezidento en 2007 superinte sian kontraŭulon Ségolène Royal, kandidatino de Socialista Partio (53,06% kontraŭ 46,94%).
Nicolas Sarkozy edziĝis kun Carla Bruni-Tedeschi la 2-an de februaro 2008 en Parizo. La privata ceremonio okazis en la Palaco Elizeo, rezidejo de francaj prezidentoj.