Nicolae Paulescu
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nikolao Konstantino Paŭlesko (1869-1931) estis rumana spirita filozofo, fiziologo, profesoro pri fiziologio en la Universitato pri Farmacio kaj Medicino de Bukareŝto kaj unu el la esploristoj pri la insulino. Li estas konsiderata la patro de la virussema kontraŭjuda faŝisma movado "Garda de Fer" (La fera gvardio), en Rumanio. Li batalis kontraŭ la "juda danĝero", aludante en siaj skribaĵoj ke la judoj estas popolo genetike degenerinta provanta trompi kaj veneni la rumanan popolon pere de alkoholismo kaj aliaj malvirtoj.
Nicolae Paulescu (1869-1931) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Rumana fiziologo kiu malkovris la pankreinon | |||||
Persona informo | |||||
nicolae paulescu | |||||
Naskiĝo | 30-a de oktobro1869 en Bukaresto, Rumanio | ||||
Morto | 17-a de junio 1931 en Bukaresto, Rumanio | ||||
Tombo | Tombejo Bellu vd | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | rumana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Rumanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bukaresto, Ligo por Nacia Kristana Defendo, Fakultato pri Medicino de Parizo, Fakultato pri Sciencoj de Parizo, Rumana Akademio pri Sciencoj | ||||
Partio | Legiana movado • National-Christian Defense League vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto • universitata instruisto • politikisto vd | ||||
Laborkampo | medicina esplorado vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia nomo leviĝis en 2003, kiam la rumanaj diabetoesploristoj komencis movadon omaĝe al lia persono. Tamen aliaj voĉoj altiĝis proteste, disvastigante ke homoj incitantaj al malamo, apogo al persekutado kaj genocido kaj distordas la sciencon per ties politikaj instrumantoj ne devas akceptiĝi nek premiiĝi. Ĉu bone aŭ malbone, liaj malamikoj venkis. En 1916, Nikolao Paŭlesko disvolvis ekstrakton de pankreato kaj elmontris ke ĝi malpliigas la koncentriĝon de la sukero en la sango en diabetaj hundoj. La Unua mondmilito malpermesas al li la daŭrigon de liaj eksperimentoj, tamen nur en 1921 li sukcesis publikigi la rezultojn de siaj esploroj.