Neĝulino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sneguroĉka, (ruse Снегурочка) estas knabina figuro el la tradicia rusa fabelaro. Ĝi ankaŭ estas la titolo de pluraj rusaj popolaj fabeloj, kiuj iĝis modelo por samnoma teatraĵo de Aleksandr N. Ostrovskij. En 1878 la aŭstra komponisto Ludwig Minkus (cirile Людвиг Минкус), vivanta en Rusio, kaj la francdevena baletestro Marius Petipa surscenigis baletan adapton de la teatraĵo sub la titolo La Fille des Neiges ("La filino de la neĝoj") por la cara Mariinskij-Baleto, kaj la teatraĵo ankaŭ estis modelo por la baleta opero "Sneguroĉka" de Nikolaj Rimskij-Korsakov.
Neĝulino | |
---|---|
fikcia homo • folklora persono • personigo • literatura rolulo • movbilda persono • teatra rolulo | |
Kreita de | nekonata valoro |
Verko | The Winter Fairy Tale When Christmas Trees Light Up The Snow Maiden The Snow Maiden The Snow Maiden The Snow Maiden Vesennyaya skazka Snegurochka Snegurochka |
Informoj | |
Eble sama | Juki-onao • The Snow Queen • Bebo Novjaro |
Sekso | ina |
Okupo | fikcia juna knabino • fikciulo |
Patro | Avo Frosto |
La tradicia fabela figuro vaste diskonatiĝis en Rusio aparte per la fabelokolektoj de Aleksandr Nikolajeviĉ Afanasjev, kiu publikiĝis inter la jaroj 1855 kaj 1863 en ok kajeroj. Iuj de la fabeloj ankaŭ fontas de Vladimir Ivanoviĉ Dal.