Sovaĝaj fragoj
svedlingva filmo reĝisorita de Ingmar Bergman en 1957 / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sovaĝaj fragoj aŭ Fragejo estas sveda drama filmo de 1957 verkita kaj reĝisorita de Ingmar Bergman. La origina svedlingva titolo estas Smultronstället, kiu laŭvorte signifas "La loko de sovaĝaj fragoj" sed kiel idiomo ĝi signifas subvalorigita juvela loko, ofte kun persona aŭ sentimentala valoro. En la aktoraro elstaras Victor Sjöström en sia fina ekrana apero kiel maljunulo kiu alvokas sian pasintecon, same kiel la oftaj aktoroj de Bergman nome Bibi Andersson, Ingrid Thulin kaj Gunnar Björnstrand. Ankaŭ Max von Sydow aperas en malgranda rolo. Bergman verkis la scenaron de tiu filmo kiam li estis enhospitaligita.[1] Esplorante filozofiajn temojn kiaj enrigardo kaj homa ekzistado, Sovaĝaj fragoj estas ofte konsiderata kiel unu el la plej grandaj filmoj de Bergman kaj el liaj plej kortuŝaj.[2]
Sovaĝaj fragoj | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Smultronstället |
Originala lingvo | sveda lingvo |
Kina aperdato | 1957, 26 dec. 1957, 30 sep. 1958, 22 jun. 1959 |
Ĝenro | flashback film, filma dramo |
Kameraado | Gunnar Fischer |
Reĝisoro(j) | Ingmar Bergman |
Produktisto(j) | Allan Ekelund |
Scenaro | Ingmar Bergman |
Loko de rakonto | Svedio |
Muziko de | Erik Nordgren |
Rolantoj | Victor Sjöström • Bibi Andersson • Ingrid Thulin • Gunnar Björnstrand • Max von Sydow • Gunnel Lindblom • Gunnar Olsson • Folke Sundquist • Naima Wifstrand • Gertrud Fridh • Åke Fridell • Maud Hansson • Jullan Kindahl • Björn Bjelfvenstam • Sif Ruud • Gunnar Sjöberg • Yngve Nordwall • Gio Petré • Ann-Marie Wiman • Lena Bergman • Per Sjöstrand |
Produktinta firmao | SF Studios |
Honorigoj | Ora Urso • Silver nugget for the best foreign film |
IMDb | |