Naskiĝo de Jesuo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La taksado pri la historia aspekto de la evangeliaj rakontoj pri la Naskiĝo de Jesuo estas objekto de diskutoj. La tekstoj de Mateo kaj Luko akordas sur du centraj eventoj, kiuj apogiĝas sur du profetaĵoj de la Malnova Testamento: la naskiĝo de Jesuo en Betlehemo (Miĥa 5,1), kaj el virgulino (Jesaja 7,14). Ambaŭ evangeliistoj krome rakontas pri la naskiĝo okazinta en la tempo de la reĝo Herodo la Granda; ili konigas ankaŭ la nomon de la patrino Maria, fianĉino de Jozefo, ŝajna patro de Jesuo, kaj atribuas la virgecan koncipon per interveno de la Sankta Spirito.
La du rakontoj malsamas, male, rilate la motivojn pro kiuj Jesuo naskiĝis en Betlehemo, rilate la la anoncojn de la anĝelo kaj rilate motivojn pro kiuj la familio transiris al Nazareto post la naskiĝo de Jesuo. La malsamoj inter la du rakontoj estas tiom gravaj ke studuloj opinias ke ili estas unu el la indicoj pri sendependa redakto de la du Evangelioj (laŭ la tieldirita "teorio de la du fontoj").
La tradicia datado de la naskiĝo de Jesuo al la jaro 1 antaŭ nia erao probablege estas eraro plenumita en la 4-a jarcento de la monaĥo Dionizo la Eta. Hodiaŭ la plej granda parto de la esploristoj lokigas la naskiĝon de Kristo inter la 7-a kaj la 6-a antaŭ nia erao.[2].
La fornmala starigo de la liturgia festo de la Kristnasko, kiel datreveno de la naskiĝo, kaj ĝia lokigo en la 25-a de decembro, estas dokumentita en Romo ekde 336[3][4]