Naomi Klein
kanada verkistino kaj ĵurnalistino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Naomi KLEIN (n. 5-an de majo 1970, en Montrealo, Kebekio) estas kanada verkistino, ĵurnalistino kaj kritikanto al la novliberalismo, bone konata pro siaj politikaj pensoj pri entreprena tutmondiĝo.
Naomi Klein | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de majo 1970 (1970-05-08) (54-jaraĝa) en Montrealo | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado vd | ||||
Alma mater | Universitato de Toronto • Londona Lernejo de Ekonomiko • St. George's School of Montreal vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Michael C. Klein vd | ||||
Patrino | Bonnie Sherr Klein vd | ||||
Gefratoj | Seth Klein vd | ||||
Edz(in)o | Avi Lewis vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • scenaristo • verkisto • dokumenttkinisto • sociologo • ekonomikisto • klimata aktivulo vd | ||||
Aktiva en | Toronto vd | ||||
Aktiva dum | 2000– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Ŝoka Doktrino ❦ This Changes Everything ❦ On Fire. The (Burning) Case for a Green New Deal ❦ No Logo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Naomi Klein studis anglistikon kaj filozofion ĉe la universitato de Toronto. Aktuale ŝi laboras kiel libera ĵurnalistino, interalie por la revuo Saturday Night, kaj verkas semajnan kolumnon por The Globe and Mail, kanada gazeto, kaj por la brita gazeto The Guardian.
Ŝi estas konsiderata unu el la plej gravaj proparolantoj de la kritikantoj al la novliberala tutmondigo. Ŝia furorlibro "No Logo!" (2000) konsideratas unua manifesto de la movado kontraŭ la novliberala tutmondigo. La Londona "Times" deklaris ŝin "la verŝajne plej influhava persono sub 35 jaroj".
Klein estas edziniĝinta kun la ĵurnalisto Avi Lewis kaj loĝas en Toronto.