Nacia biblioteko de Skotlando
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia biblioteko de Skotlando (skotgaele Leabharlann Nàiseanta na h-Alba; skote Naitional Leebrar o Scotland; angle National Library of Scotland) estas la laŭleĝa deponeja biblioteko de Skotlando kaj unu el la naciaj bibliotekoj de Britio. Ĝia centro situas sur la ponto de Georgo la 4-a inter la Malnova urbo de Edinburgo kaj la Universitato-Kvartalo kaj estas disigita super kelkaj aliaj konstruaĵoj tra en la urbo. La biblioteko enhavas ĉirkaŭ 7 milionojn da libroj kaj ĉirkaŭ 7 milionojn da aliaj presitaj objektoj (afiŝoj, planoj, broŝuroj, ktp.) kaj ĉirkaŭ 2 milionojn da mapoj. La biblioteko enhavas la plej grandan kolekton de gaela literaturo en la mondo.
Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Nacia biblioteko de Skotlando | ||
---|---|---|
nacia biblioteko • ŝtata arkivo | ||
Komenco | 1925 vd | |
Geografia situo | 55° 56′ 55″ N, 3° 11′ 30″ U (mapo)55.948696-3.19173 | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | National Library of Scotland building | |
Situo | Edinburgo | |
Adreso | National Library of Scotland George IV Bridge, Edinburgh EH1 1EW | |
| ||
Agareo | ||
Membro de | Research Libraries UK • Digital Preservation Coalition • IIIF Consortium • Konsorcio de Eŭropaj Esploradaj Bibliotekoj • Scottish Confederation of University and Research Libraries • International GLAM Labs Community • Konferenco de Eŭropaj Naciaj Bibliotekoj • Scottish Library and Information Council • SCONUL • British and Irish Committee on Map Information and Cataloguing Systems • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio vd | |
ĉefulo | John Scally | |
Filioj | UK Web Archive vd | |
Notoj | Tuta stoko: ĉ. 14 milionoj da printaj medioj | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | non-departmental public body | |
Fermi