Nacia Parko Kootenay
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nacia Parko Kootenay, en sudorienta Brita Kolumbio (Kanado), ampleksas 1.406 km² en la Kanada Rok-Montaro kaj estas Monda Naturheredaĵo de Unesko. Alteco en la parko varias en 918 metroj ĉe la enirejo al la parko ĝis 3.424 metroj ĉe Monto Deltaform. NP Kootenay estas unu kvar sinsekvaj montoparkoj en la Kanada Rok-Montaro; la aliaj tri estas Nacia Parko Banff, Nacia Parko Jasper, kaj Nacia Parko Yoho.
Nacia Parko Kootenay | ||||
---|---|---|---|---|
Naciaj Parkoj de Kanado [+] | ||||
Lando | Kanado | |||
Provinco | Brita Kolumbio | |||
Koordinatoj | 50° 52′ 59″ N, 116° 2′ 56″ U (mapo)50.8831-116.049 [+] | |||
Plej alta punkto | Deltaform Mountain [+] | |||
- koordinatoj | 51° 18′ 6″ N, 116° 14′ 43″ U (mapo)51.301666666667-116.24527777778 [+] | |||
Akvokolektejo | 1 406,4 km² (140 640 ha) [+] | |||
Areo | 1 406,4 km² (140 640 ha) [+] | |||
Estiĝo | 1920 | |||
Respondeca instanco | Parks Canada | |||
|
||||
Nacia Parko Kootenay | ||||
Vikimedia Komunejo: Kootenay National Park [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
La parko estas malfermita tutjare, sed la turisma sezono daŭras nur de junio ĝis septembro. La tendumejoj estas malfermitaj de frua majo ĝis malfrua septembro, sed vintra tendumado estas permesata nur ĉe la tendumejo Dolly Varden.
Inter la ĉefaj allogaĵoj de la parko estas Lago Olive, Kanjono Sinclair, kaj la Farbopotoj.
Ĉe la sudokcidenta enirejo de la parko situas la urbeto Radium Hot Springs kie oni povas bani sin en varmaj fontoj de temperaturo inter 35 °C kaj 47 °C.
La parko prenas sian nomon de la Rivero Kootenay, kies fontoj troviĝas en la parko.
- Kanada Monto-Ŝafo