Nacia Akademio de Inĝenierio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Akademio de Inĝenierio (angle United States National Academy of Engineering, akronime NAE) estas prestiĝa usona neprofitĉela profesia organizaĵo bazita en Vaŝingtono, kaj fondita en 1964. La inĝenieria societo traktas interfakajn demandojn de la areoj de inĝenierio, teknologio kaj socio. Ĝi esploras la teknikajn efikojn al vivokvalito, publikigas studojn, organizas simpoziojn kaj informas la publikon [1]. Esti elektita kiel membro de la NAE estas unu el la plej altaj honoroj kiujn inĝeniero povas atingi en ilia profesia vivo.
Nacia Akademio de Inĝenierio | ||
---|---|---|
akademio de sciencoj | ||
Informoj | ||
fondodato | decembro 1964 | |
Situo | ||
Geografia situo | 38° 53′ 48″ N, 77° 1′ 9″ U (mapo)38.896622086-77.019293371096 | |
lando | Usono | |
urbo | Vaŝingtono | |
adreso | 500 5th St NW, Washington, DC 20001 | |
poŝtkodo | 20001 | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
| ||
En 2018, la Nacia Akademio de Inĝenierio havis 2,555 membrojn, kun ĉirkaŭ 56 procentoj de akademio kaj ĉirkaŭ 36 procentoj de industrio, laŭ ĝia jara raporto [2].
La NAE estas parto de la Naciaj Akademioj de Sciencoj, Inĝenierio kaj Medicino, kiu ankaŭ inkluzivas
- la Nacia Akademio de Sciencoj (NAS),
- la Nacia Akademio de Medicino (NAM) [antaŭe: Instituto de Medicino (IOM)] kaj
- Nacia Esplorkonsilio (NRC)
aparteni.
La akademio aljuĝas plurajn premiojn, inkluzive de la Charles Stark Draper Prize, la Bernard M. Gordon Prize, kaj la Fritz J. kaj Dolores H. Russ Prize [3].