Nabil-i-A'zam
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mullá Muḥammad-i-Zarandí (n. la 29-an de julio 1831 - m. en 1892), pli ofte konata kiel Nabíl-i-A'ẓam (perse: نبيل أعظم "la Granda Nabíl") aŭ Nabíl-i-Zarandí (perse: نبيل زرندي "Nabíl de Zarand"), estis eminenta bahaa historiisto dum la tempo de Bahá'u'lláh, kaj unu el la dek naŭ Apostoloj de Baha'u'llah. Li estas plej fama pro verkado de la Kroniko titolita "Herooj de la Nova Tago", kiu elstaras kiel unu el la plej gravaj kaj ampleksaj klarigoj de la ministerio de la Báb.
Nabil-i-A'zam | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de julio 1831 (1831-07-29) en Zarand |
Morto | 1-an de januaro 1892 (1892-01-01) (60-jaraĝa) |
Mortokialo | drono |
Ŝtataneco | Irano |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Li aŭdis pri la Baba Kredo kiam li havis dek ses jarojn kaj renkontis Bahá'u'lláh-on en 1851. Li faris plurajn vojaĝojn je la nomo de Bahá'u'lláh, estis malliberigita en Egiptio kaj estas la nura persono konata kiu faris du pilgrimadojn al la domo de la Báb en Ŝirazo kaj la domo de Bahá'u'lláh en Bagdado laŭ la ritoj dekretitaj de Bahá'u'lláh. Post la forpaso de Bahá'u'lláh, kaj laŭ la peto de 'Abdu'l-Bahá, li aranĝis vizit-tabulon de la skribaĵoj de Bahá'u'lláh kiu nun estas uzata en la Sanktejoj.