Naŭ astroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La naŭ astroj (sanskrite नवग्रहाः, IAST: Navagrahāḥ) estas naŭ ĉielaj astroj kaj diaĵoj kiuj influas la homan vivon sur la Tero, laŭ hinduismo kaj la hindua astrologio.[1] La termino devenas de la sanskritaj nava (sanskrite नव, «naŭ») kaj grahāḥ (sanskrite ग्रह, «planedo»). Notu, ke la Tero, Urano, Neptuno kaj Plutono ne aperas inter la naŭ astroj.[2] Tamen, la Suno kaj la Luno estas inter la naŭ.
En astrologio, la termino planedo, origine uzata nur por la kvin planedoj videblaj per nuda okulo, ne inkluzivis la Teron. La signifo de la termino poste plilarĝiĝis, precipe dum la mezepoko, kaj inkluzivis la sunon kaj la lunon (foje nomataj «lumoj»); do la planedoj iĝis sep. La sep tagoj de la semajno en la hindua kalendaro respondas al la sep klasikaj planedoj kaj la nomoj en la lingvoj de la hinda subkontinento plejparte sekvas ĉi tiun regulon. Plejparte de la hinduaj temploj tra la mondo oferas lokon por adori la naŭ astrojn.