Municio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Municio estas la tutaĵo, kiu utilas por ŝargi pulvopafilon, tio estas, pafarmilo, kies energio venas de eksplodo. Ĝi konsistas almenaŭ el eksplodaĵo kaj pafaĵo. La pafaĵo povas esti kuglo, obuso aŭ plumberoj (ekzemple en la municioj por ĉasado).
La vorto "municio" venas el la franca verbo "munir" (provizi), kaj almontris ĉion, kion oni bezonas. Pli malfrue, ĝi iĝis "Ĉio, kion oni bezonas por la milito", poste, tio, per kio oni provizas la pafarmilojn.
Municio estas grava en milito aŭ simpla interpafado. Sufiĉa provizo de municio povas helpi al venko kaj inverse, kiam finas municio, finas ebloj venki aŭ eĉ rezisti.
- Municio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Armilo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |