Mulholland Drive
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mulholland Drive estas usona filmo reĝisorita kaj surscenigita de David Lynch. Ĝia titolo aludas al la serpentforma kaj danĝera vojo, kiu kondukas al Holivudo.
Mulholland Drive | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Mulholland Dr. |
Produktadlando | Francio, Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 16-a de majo 2001 (Cannes) |
Daŭro | 2h43 |
Ĝenro | Kulta filmo |
Kameraado | Peter Deming |
Buĝeto | 15.000.000 USD |
Reĝisoro(j) | David Lynch |
Produktisto(j) | Pierre Edelman |
Scenaro | David Lynch |
Laŭ la verko de | --- |
Filmita en | Usono (Kalifornio) |
Loko de rakonto | Los-Anĝeleso • Mulholland Drive |
Muziko de | Angelo Badalamenti |
Rolantoj | Naomi Watts • Laura Harring • Ann Miller • Justin Theroux • Robert Forster • Angelo Badalamenti • Mark Pellegrino • Lori Heuring • Dan Hedaya • Chad Everett • Lee Grant • Jeanne Bates • Vincent Castellanos • Geno Silva • Brent Briscoe • James Karen • Katharine Towne • Melissa George • Michael J. Anderson • Scott Coffey • Billy Ray Cyrus • Michael Des Barres • Rena Riffel • Michele Hicks • Tony Longo • Lisa Lackey • Richard Green • Patrick Fischler • William Ostrander • Michael Fairman |
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj | ??? |
Produktinta firmao | StudioCanal (Francio), Asymmetrical Productions (Usono), Les Films Alain Sarde (Francio), Imagine television (Usono), The Picture Factory (Usono), Touchstone Television (Usono) |
Distribuo | ??? |
Honorigoj | César Award for Best Foreign Film • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
La rakonto absorbis multajn spektantojn pro sia aparteco kaj sia pensigeco. Efektive, la unua vidado de la filmo igas pli da demando ol da respondo ĉe la spektanto kaj ĉiu deduktas malsame tiun simbolplenan filmon, kies strukturo similas al tiuj de The Wizard of Oz, Vertigo aŭ Persona.
Aperante en 2001 en la Festivalo de Cannes, ĝi ricevis imponajn aklamojn kaj Lynch estis premiita la Plej Bona Reĝisoro (kune kun Joel Coen por The Man Who Wasn't There). Kaj spite al ne tiel grava publika bonvenigo, la filmo fariĝis poste vere kulta kaj multaj diskutadoj burĝonis rete por malkodi la indicojn donitajn de Lynch.