Muhammad bin Kasim
From Wikipedia, the free encyclopedia
Muhammad bin Kasim (arabe عماد الدين محمد بن القاسم الثقفي, ‘Imād ad-Dīn Muḥammad ibn al-Qāsim aṯ-Ṯaqafī; naskiĝis ĉ. 31-a de decembro 695, mortis 18-a de julio 715) estis generalo de Umajidoj kiu konkeris la regionojn de Sindo kaj Multan laŭlonge de la rivero Induso (nune parto de Pakistano) por la Umajida Kaliflando. Li naskiĝis kaj edukiĝis en la urbo Taif (en nuntempa Saudarabio). La konkeroj fare de Kasim de Sindo kaj de plej sudaj partoj de Multan permesis pluan islaman etendon en Hindio.
Muhammad bin Kasim | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 31-an de decembro 695 (0695-12-31) en Taif | |
Morto | 18-an de julio 715 (0715-07-18) (19-jaraĝa) en Damasko | |
Tombo | Q60572937 vd | |
Religio | islamo vd | |
Lingvoj | araba vd | |
Ŝtataneco | Umajida Kaliflando vd | |
Familio | ||
Parencoj | Yusuf ibn Umar al-Thaqafi vd | |
Profesio | ||
Okupo | militestro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis membro de la tribo Takif (arabe بنو ثقيف, Banū Ṯaqīf) de la regiono Taif, kaj la patro de Muhammad bin Kasim estis Kasim bin Jusuf kiu mortiĝis kiam Muhammad bin Kasim estis juna, lasante lian patrinon zorge de lia edukado. La guberniestro de Umajidoj nome al-Haĝĝaĝ ibn Jusuf at-Takafi (arabe أبو محمد الحجاج بن يوسف بن الحكم بن عقيل الثقفي, Abū Muḥammad al-Ḥaĝĝāĝ ibn Jūsuf ibn al-Ḥakam ibn ʿAqīl aṯ-Ṯaqafī), nome elpatra onklo de Muhammad bin Kasim, ludis gravan rolon por instruado de Muhammad bin Kasim pri milito kaj regado. Muhammad bin Kasim edziĝis al sia kuzino Zubaidah, filino de Haĝĝaĝ, tuj antaŭ iri al Sindo. Alia elpatra onklo de Muhammad bin Kasim estis Muhammad bin Jusuf, guberniestro de Jemeno. Sub la protekto de Haĝĝaĝ, Muhammad bin Kasim iĝis guberniestro de Persio, kie li sukcesis finigi ribelon. Pro sia proksima rilato kun Haĝĝaĝ, Bin Kasim estis ekzekutita post la ascendo de la kalifo Sulajman ibn Abd al-Malik.