Mrs. Miniver
usona drama filmo de 1942 / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mrs. Miniver estas drama filmo de 1942, kiel ĉiuj filmoj de la epoko kompreneble farite nigra-blanke. Ĝin realigis la svis-german-usona reĝisoro William Wyler (Willy Wyler). Temo estis la erupcio de la Dua Mondmilito en ĝis tiam tre paca kaj burĝa kvartalo de Londono.
Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...
Mrs. Miniver | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Mrs. Miniver |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1942, 1 dec. 1942 |
Ĝenro | milita filmo, filma dramo, propaganda filmo, amafera filmo |
Kameraado | Joseph Ruttenberg |
Reĝisoro(j) | William Wyler |
Produktisto(j) | Sidney Franklin |
Scenaro | Georg Fröschel • James Hilton • Arthur Wimperis • Claudine West |
Loko de rakonto | Anglio |
Muziko de | Herbert Stothart |
Rolantoj | Greer Garson • Walter Pidgeon • Teresa Wright • Richard Ney • May Whitty • Reginald Owen • Henry Travers • Henry Wilcoxon • Helmut Dantine • Sidney Franklin • Peter Lawford • Paul Scardon • John Abbott • Rhys Williams • Charles Bennett • Leonard Carey • Alec Craig • Vernon Steele • Ian Wolfe |
Produktinta firmao | Metro-Goldwyn-Mayer |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Nigrablanka • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Fermi
Dum filmado en decembro 1941, Nazia Germanio deklaris militon kontraŭ Usono. Kiel rezulto, la studio permesis al Willy Wyler refilmi kelkajn scenojn kiuj antaŭe estis moligitaj komparite kun la origina romano kaj portreti la germanajn karakterojn laŭ pli negativa maniero. Rezulte kompreneble temas pri propaganda filmo kontraŭ Nazia Germanio, en kiu motoris pluraj germanlingvaj fuĝintoj kaj kiu eĉ estis filmita en la germana kaj angla lingvoj.