Monda Ŝaka Ĉampionumo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La titolo de mondĉampiono pri ŝako estas la plej alta rango por ŝakistoj. Normale la titolo estas donita per kvalifika turniro kaj finfine per batalado inter du ludistoj. La unua oficiala ŝaka ĉampiono estis la aŭstro Wilhelm Steinitz post sia venko kontraŭ Johannes Hermann Zukertort en la jaro 1886. La unua virina ŝakmondĉampiono iĝis la ĉeĥino Vera Menchik en 1927. La nuna vira mondĉampiono estas Ding Liren, la virina mondĉampiono estas la ĉinino Ju Wenjun.
Ĝis 1948 la metodo determini la mondĉampionon estis ĉiam per batalado inter du ludistoj. Pro la morto de la tiama mondĉampiono Aleksandro Aleĥin oni organizis 1948 turniron, la venkinto Michail Botwinnik ricevis la titolon. Poste la metodo estis ree batalado inter du ludistoj, inter la mondĉampiono kaj la venkinto de kandidata turniro. Ekde 1997 ĝis 2004 la monda ŝakasocio FIDE determinis la mondĉampionon per rekte elimina (nokaŭta) sistemo, en la jaroj 2005 kaj 2007 per duronda turniro inter 8 ludistoj.